Official website (https://pasportaservo.org/)
Official website
Link to the official site · 7,226 chars · not written by Vinony
Source code
La projekto komenciĝis en 1974 kiel eta jarlibro, kaj ekde 2009 daŭras ankaŭ kiel retejo (unue surbaze de Drupalo kaj nuntempe sur Dĵango). En tiu ĉi deponejo kolektiĝas la kodo kiu ruligas la retejon pasportaservo.org. Kontribui Instali Kunlabori Licenco cd pasportaservo pip install wheel pip install -r requirements/dev.txt echo 'from .dev import ' pasportaservo/settings/ init .py ./manage.py migrate ./manage.py createsuperuser Nur la uzantnomo kaj pasvorto estas deviga Dum disvolvigo, estas praktika uzi MailDump por provadi sendi retmesaĝojn. Ekster la env virtuala medio, kun Pitono: PostgreSQL: unrecognized option --interactive Se la komando sudo -u postgres createuser --interactive malsukcesas (ekz., vi ricevas eraron "unrecognized option --interactive"), provu: Lokaĵaro: Could not set locale eo.UTF-8: make sure that it is enabled on the system Tia eraro indikas ke la Esperanta lokaĵaro ne estas aktivigita. Uzu la jenajn komandojn: Kaj ene de la diversaj Dĵango-aplikaĵoj (ekz. hosting , pages , links …): models.py: strukturo de la datumoj, kaj bazaj operacioj por ĉiu modelo forms.py: formularoj por enigi kaj modifi datumojn urls.py: ligoj inter URL-oj kaj paĝo-vidoj views.py: difino de vidoj, paĝoj por prezentado templates/: pseŭdo-HTML dosieroj (ŝablonoj) templatetags/: ebligas pli kompleksajn operaciojn en la ŝablonoj Testoj estas gravaj por certigi ke partoj de la retejo funkcias tiele kiel oni planis, kaj kapti cimojn antaŭ ol ili trafos uzantojn. Testoj ankaŭ helpas certiĝi ke novenkondukitaj ŝanĝoj ne rompas ekzistantajn funkciojn. La testoj kolektiĝas sub tests/ . Risurcoj: Testu sur realaj aparatoj: Laŭdefaŭlte, la disvolviga WSGI-servilo estas kurigita izolite sur via maŝino kaj atingeblas nur per la loka inverscikla adreso 127.0.0.1 (aŭ ĝia sinonimo Tiam vi povas uzi la retumilojn haveblajn sur via maŝino por testadi la retejon. Tamen, Dĵango efektive subtenas kurigon sur ajna reta interfaco; uzante la komandon vi povas videbligi la retejon ene de via loka reto (LAN / Wifi) kaj aliri ĝin per ajna aparato konektita al la sama reto. Tiamaniere vi povas testi la ĝustan funkciadon de la retejo sur pli diversaj aparatoj (ekz., ankaŭ per poŝtelefonoj). Tion ebligas agordo settings/dev.py/ ALLOWED HOSTS – dum lanĉo, la servilo provas eltrovi la lokaretan IP-adreson de la maŝino kaj permesi ties uzon. Pasporta Servo (eĉ via loka, ne ankoraŭ publikigita, versio!) povas esti testita ankaŭ sur granda aro de realaj aparatoj pere de la sponsora programo por malfermitkodaj projektoj de la servo BrowserStack – This project is tested with BrowserStack.
Excerpt from the source-code README · 8,583 chars · not written by Vinony